Kio estas IKIKOKiel partopreniKiu estas via lingvo?Tutmonda Organiza StrukturoDatoj

Kio estas IKIKO

IKIKO estas ne nur Internacia Kongreso, sed multe pli.

  • La temo de IKIKO estas la interkultura komunikado ekde vasta vidpunkto.
  • IKIKO estas plurloka, realiĝas per la partopreno de pluraj memstaraj sidejoj en la mondo.
  • IKIKO estas plurlingva. Unu el ĝiaj celoj estas fortigi la gepatrajn lingvojn, kiuj estas elektitaj de la sidejoj.
  • IKIKO estas plurspeca. Unuflanke okazas la scienca spertaro, kiu sendas artikolojn al scienca revuo. Aliflanke estas renkontiĝo de uloj kaj komunumoj.
  • IKIKO estas plurtavola. Dum sinsekvaj 108 horoj, partoprenantoj havas la eblon ĝui, instrui kaj lerni per pluraj tavoloj de agadoj.
  • IKIKO estas hibrida. Oni povas partopreni per fizikaj ĉeestaj spertoj, miksante kun virtualaj eventoj.

La organizo de ĉi tia fenomeno serĉas rompi la barilojn inter teorioj kaj praktikoj, esploradoj kaj politikoj, universitatoj kaj komunumoj. Ni multe lernis de antaŭaj kaj nuntempaj kongresoj, kaj ne deziras reprodukti la samajn hegemoniajn kutimojn, sed esti kreativaj kaj kuraĝaj.

↑ Supren

Kiel partopreni

IKIKO okazas per la miksajo de pluraj tavoloj. Unu el ili estas tutmonda. La ceteraj dependas de landaj aŭ temaj sidejoj. Ĉiu aliĝinto rajtas navigi en ĉiuj tavoloj dum la 108 horoj de la kongreso.

Kiel aliĝi?

Vi povas aliĝi kiel individuo aŭ starigi novan sidejon. Realigi sidejon estas serioza postula afero. Konsultu la precizan sekcion, se vi scivolemas.

Kiel individuo via aliĝo okazas rekte en la tutmonda nivelo aŭ per konkreta sidejo, kiel spektanto aŭ kontribuanto. Kiel spektanto vi libere povas eniri en la stokejon de materialoj kaj senlime ĝui la 108-horan plurtavolan programon.

Vi povas elekti esti kontribuanto, nome spektanto kiu ankaŭ ofertas kontribuon. Ĝi povas esti scienca aŭ popola. La scienca kontribuo sekvas la kutiman vojon: resumo, revizio, plena teksto, revizio kaj, se la kontribuo havas altnivelan kvaliton, publikigo en la scienca revuo. Ankaŭ eblas partopreni per afiŝoj kaj videoj. La popola kontribuo estas pli libera kaj kreativa, realigebla per pluraj formatoj, kvankam ĉiuj ankaŭ devas plenumi kriteriaron pri taŭgeco kaj kvalito.

La plejmulto el la kontribuoj estos alireblaj antaŭ la kongreso en specifa stokejo. Dum la kongreso, partoprenantoj povos komforte babili kun la kontribuantoj per diversaj formatoj aŭ nur spekti la eventojn kiel publiko.

En la sekcio pri temoj vi povas legi kelkajn vastajn kampojn, kiuj taŭgas esti temo por kontribuo. Ili ne elspezas ĉiujn eblojn sed montras konkretaĵojn.

↑ Supren

Kiu estas via lingvo?

Ni scias, ke multaj lingvoj rapide malaperas en la mondo pro la premo uzi hegemoniajn. Ni kondutas laŭ aliaj principoj:

  1. Ĉiu gepatra lingvo estu sufiĉa por la celo atingi dignan vivon.
  2. En tia situacio, kiam oni deziras aŭ bezonas komuniki alilingvanojn sen tro da postuleco, pluraj rimedoj uzeblas, kiel aŭtomataj tradukiloj. Ili ne estas precizaj, sed faciligas minimuman sukceson en komunikado.
  3. En tia situacio, kiam la kvalito de la komunikado gravas, oni uzu lingvon, kiu ne pligrandigu la nuntempajn malekvilibrojn.

Pro tio, IKIKO decidas:

  1. Ĉiu partoprenanto havas la oportunon ĝui la kongreson per sia lingvo, ĉar aliĝas per la sidejo, kiu tiun lingvon elektis.
  2. Pluraj kontribuoj ofertiĝas per pluraj lingvoj, ĉar:
    1. Kontribuantoj povas disponigi sian materialon per pli ol unu lingvo.
    2. Tradukistoj plurlingve disponigos siajn elektitajn kontribuojn.
    3. Ĉiu sidejo havas devigon selekti kelkajn el la kontribuoj de la tutmonda nivelo kaj traduki ilin por siaj alinĝintoj.
  3. La tutmonda tavolo okazos per la internacia lingvo Esperanto.

↑ Supren

Tutmonda Organiza Strukturo, TOS

La vasteco kaj malsimpleco de IKIKO postulas la ekziston kaj bonan funkciadon de tutmonda strukturo. Ĝi aranĝiĝas per tri dimensioj.

  • Ĝenerala Komisiono. Estas la cerbo de la evento. Temas pri internacia teamo de homoj, kies ĉefa celo estas garantii la animon kaj direkton de IKIKO, gvardi la etikan principaron, solvi la defiojn pri organizado kaj kundecidi ĉion rilate al la konkretaĵoj, kiuj ne estas jam specialiĝo de alia dimensio de TOS. Ĝia ena strukturo klopodas respeguli la mondan diversecon.
  • Forumo de sidejoj. Temas pri libera forumo de perantoj. Ili kuniĝas, diskutas, kunhavigas siajn apartecojn kaj kunlernas pri la diverseco de siaj kulturoj, defioj ktp rilate al la evento. Tia sperto riĉigas la organizadon de IKIKO kaj influas ĝian politikon. Ĉiuj sidejoj rajtas partopreni ĉi tiun forumon per sia peranto.
  • Civiencia SL. Estas hispana entrepreno kreita en kaj partoprenata de la Universitato de Seviljo, kies celo estas la demokratiigo de la scienco. Ĝi solvas la sciencan kaj teknikan flankojn de IKIKO. Tio estas ekzemple la planado kaj realigo de la retpaĝo; aranĝado de la lingvaj versioj; realigo de la sideja forumo; organizado de la stokejo kaj ĝia navigilo; planado kaj realigo de la scienca revuo; eldonado de la eventaj publikigaĵoj; aranĝado de la tutmonda nivelo.

Se vi deziras komuniki al TOS skribu vian mesaĝon al ikiko@civiencia.io

↑ Supren

Datoj

  • 1an de aprilo. Komenciĝas la diskonigo de IKIKO.
  • Aliĝo. Ekde la starigo de la preciza sidejo ĝis la 16an de decembro.
  • Kontribuoj.
    • Plenumo de la preciza demandaro, kiu inkluzivas resumon: ĝis la 31an de majo.
    • Popola.
      • Sendo de materialoj: ĝis 31an de julio.
      • Fina versio de materialoj: ĝis 30an de septembro.
    • Sciencaj.
      • Plena teksto: ĝis 30an de junio.
      • Ricevo de revizio: ĝis 31an de aŭgusto.
      • Fina dulingva versio: 30an de septembro.
      • Provo de revuo: 31an de oktobro.
  • Sidejoj.
    • Novaj proponoj: ĝis 30an de aprilo.
    • Reala stariĝo: 31an de majo.
  • Programo.
    • Unua versio: 15an de junio.
    • Stabila plurlingva versio: 15an de julio.
    • Elŝutebla resumaro: 30an de julio.
  • Navigi en la stokejo de materialoj. Ekde la 1an de decembro.

↑ Supren