Ni sekvas la eŭropan normon 2016/679, kiu protektas vian rajton rilate al la kontrolo sur viaj datenoj stokitaj en datenbankoj. Pro tio ni informas, ke
1. Por la realigo de IKIKO 2021, la sekvaj informoj pri vi estas bezonataj:
Plena nomo.
Rimedo kontaktigi vin (retadreso aŭ poŝtelefona numero)
Se vi prezentas kontribuon, la datenbanko ankaŭ registros ĝin.
Per kiu sidejo vi partoprenos.
Kiun lingvon vi elektas por la komunikado kun la organizado de IKIKO 2021.
2. Tiuj informaĵoj registriĝas en datenbanko, kies respondecanto estas:
Rajtigi vin eniri en la stokejon de materialoj de la kongreso.
Sendi al vi necesajn informojn pri via partopreno kaj pri la ĝuo de la evento.
4. Kiuj uzos viajn datumojn:
Viaj datumoj nur estos uzataj por la celoj listigitaj en la punkto 3-1.
Civiencia ne transdonos informon pri vi al aliaj, krom la escepto de la organizantoj de via sidejo, kiuj bezonos ankaŭ la saman datumaron por resti en kontakto kun vi rilate al la aranĝado de la sideja tavolo.
Post la okazo de IKIKO 2021, Civiencia sendos al vi demandaron pri viaj opinioj rilate al la sperto kaj demandos vin, ĉu viaj datenoj estu forviŝitaj de la datenbanko ĉu vi deziras resti en kontakto por la celo ricevi novaĵon pri IKIKO 2022.
5. Viaj datumoj estos en nia datenbanko ĝis la 31an de januaro de 2022, krom ke:
Antaŭ tiu dato vi mendas forviŝon de viaj datumoj per retmesaĝo al info@civiencia.io. Bedaŭrinde forviŝi ilin implicas la nepartoprenon, ĉar ĉi tiu bezonas scii, pri la identeco de la homoj kiuj rajtas eniri en la virtualajn kongresejojn.
Vi elektos resti en kontakto per la demandaro priskribita en la punkto 4-1 subpunkto C.
6. Precize rilate al la kontrolo de viaj datumoj, vi rajtas:
Scii pri la precizaj datumoj, kiujn ni havas de vi, priskribitaj en la punkto 1-1.
Korekti ilin, se ili estas neĝusta, sendante informon al via sidejo aŭ al info@civiencia.io
Mendi la forviŝon de viaj datumoj en nia datenbanko, laŭ la punkto 5-1.